Artigo em Português com tradução para o Esperanto
A Numismática é a ciência auxiliar da História que estuda as peças metálicas, conhecidas como moedas e medalhas. A etimologia da palavra que define a “ciência das moedas” é o vocábulo grego nomos - do qual derivou nomisma - que significa lei, convenção, contrato, lembrando a característica fundamentalmente contratual da moeda como instituição, bem como nummus (em latim, dinheiro amoedado).
Como menciona Aristóteles, a moeda “chama-se nomisma porque não é um produto da natureza e sim da lei”.
Enquanto as moedas metálicas são cunhadas ou fundidas para circular como meio de pagamento, as medalhas têm, via de regra, caráter comemorativo, relativo a pessoas ou eventos.
A Numismática desenvolveu-se a partir do Renascimento e consolidou-se nos séculos XVIII e
XIX na Europa, na medida em que as coleções de monarcas e de museus foram sendo classificadas de forma sistemática.
Nas últimas décadas, em diversos países, foram cunhadas emissões em metais preciosos (ouro, platina, prata) com valores monetários explicitados, e em certos casos decretadas de curso legal, mas sem qualquer objetivo de servir de meios de pagamento, tendo normalmente valor intrínseco (o valor de metal puro nelas contido) superior ao seu valor de face. Essas moedas, não destinadas à circulação, quase sempre de caráter comemorativo, mesmo quando emitidas em numerosos exemplares, são assemelhadas às medalhas por muitos estudiosos.
Até os povos nômades se tornarem sedentários, com o surgimento da agricultura, da criação de animais domésticos e de aldeias, no chamado período neolítico, o que no Oriente Médio e na China ocorreu entre 9000 e 7500 antes de Cristo (a.C.), eventuais “transações comerciais” ocorriam através da troca direta ou escambo de bens. Ou seja, um produto pelo outro, sem que um bem específico servisse de padrão de referência ou meio de pagamento exclusivo.
Numismatiko estas la helpa scienco de la Historio kiu studas metalajn pecojn, konataj kiel moneroj kaj medaloj. La etimologio de la vorto kiu difinas la “sciencon de la moneroj” estas la greka termino “nomos”- de kiu devenis la vorto “nomisma”- kiu signifas leĝon, interkonsenton, kontrakton, avertante pri la trajto fundamente kontrakta de la monero kiel institucio, same kiel “nummus” (latine, monera mono). Kiel mencias Aristotelo, la monero “nomiĝas nomismo ĉar ĝi ne estas produkto de la naturo, sed de la leĝo”.
Dum la metalaj moneroj estas stampitaj aŭ fanditaj por ĉirkaŭiri kiel pagilo, la medaloj havas, ordinare, memorfestan karakteron, rilate al personoj aŭ eventoj. Numismatiko disvolviĝis komence de la Renesanco kaj solidiĝis dum la XVIII kaj XIX jarcentoj en Eŭropo, laŭgrade kiel la kolektoj de monarkoj kaj de muzeoj estis sistematike klasifikitaj.
En la lastaj dekoj, en diversaj landoj, eldonoj estis stampitaj sur altvaloraj metaloj (oro, plateno kaj arĝento) kun monaj valoroj esprimitaj. Iuokaze, tiuj moneroj estis dekretitaj kiel havantaj leĝan kurzon, sed sen la celo servi kiel pagilon, ĉar ilia propra valoro (la enhavanta valoro de la pura metalo) estis supera ol tiu de la stampo. Tiaj moneroj, ne destinitaj por la ĉirkaŭirado kaj preskaŭ ĉiam havantaj memorfestan karakteron eĉ kiam eldonitaj je granda kvanto, estas similaj al medaloj laŭ multe da fakuloj.
Ĝis la migremaj popoloj fariĝi hejmsidaj, pro la ekaperado de la terkulturo, de la bredado kaj de la vilaĝoj, en la periodo konata kiel neolitiko kiu en Mezoriento kaj en Ĉinio okazis inter 9000 kaj 7500 antaŭ Kristo (a.K.), eventualaj “komercaj transakcioj” okazis pere de rekta interŝanĝo. Tio estas, ŝanĝi unu produkton en alian, sen tio, ke specifa valoraĵo servu kiel referenca normo aŭ ilo de eksklusiva pago.
*Rafael Mattos – Numismata – Numismato - São Lourenço - MG – Brasil / Brazilo
http://sudminasa.blogspot.com.br